09/05/2010

Superrigardo pri muziko en Esperanto


Elŝulti mp3

Ofte ignorata sed tamen daŭre kreskanta: muziko en la internacia planlingvo

Esperanto servas kiel ilo por komunikado inter homoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Tio inkluzivas ne nur skribadon aŭ paroladon, sed ankaŭ kantadon. Kulturo ne estas aŭtomate limigita al certa lando. Al Esperanto-muziko kontribuas homoj el diversaj partoj de la mondo.

La Sveda rokgrupo Persone ekde pli ol 15 jaroj ravas sian publikon per melodiaj gitaroj kaj elstaraj tekstoj. Pli trankvilan kaj melankolian sonon preferas la kantaŭtoroj duopo Ĵomart & Nataŝa, kiu origine venas el Kazaĥio. Esperanto Desperado, Dana-Bosna-Pola grupo, ofertas buntan stilmikson el rokmuziko, baladoj kaj skao. La repertuaro de "La Kuracistoj" konsistas el tradukoj de germana punkrokmuziko. Itala ensemblo en 1997 surscenigis la unuan muzikspektaklon en Esperanto. La muzikisto JoMo el Francio interpretas en pli ol 20 lingvoj, inter ili Esperanto, kantojn el diversaj Eŭropaj landoj, dum la Usonano Radikulo havas la bluson en Esperanto. La Nederlanda folklorgrupo Kajto invitas dum siaj koncertoj al kunkantado kaj dancado. Dennis Rocktamba el la Demokratia Respubliko Kongo rakontas en siaj regeo-kantoj pri la mondo el la perspektivo de Afrikano.

De la leĝeraj pecoj de la Brazila grupo Merlin ĝis la malhela metalroka sono de Krio de Morto el Pollando: Dum la pasintaj jaroj la Esperanto-muziksceno iĝis pli multfaceta ol iam ajn, montrante impresan diversecon rilate al la stilo, influoj kaj devenlandoj.

Hodiaŭ en Esperanto ekzistas sinfonioj same kiel diversaj varioj de ĵazo; milda popmuziko same kiel laŭta punko. La en 2003 aperinta kompilo "Elektronika Kompilo" prezentas kun 10 artistoj el 8 Eŭropaj kaj Sudamerikaj landoj superrigardon pri la novaj elektronikaj muzikstiloj. Gravan rolon ĉe la ekesto kaj produktado de novaj KDoj ludas la Franca diskeldonejo Vinilkosmo, kiu komplete specialiĝis pri Esperanto-muziko.

Dank’ al la interreto, neniam estis tiom facile malkovri Esperanto-muzikon ol hodiaŭ. En la TTT troviĝas multegaj senpage kaj legale elŝuteblaj MP3-dosieroj kaj videoj de koncertoj kaj surbendigseancoj.

(teksto de Gunnar Fischer)

Esperanto Info

Nenhum comentário:

Postar um comentário