17/05/2010

Vegetarismo kaj sano

Se vi ne povas vidi la supran butonon, klaku ĉi tie por aŭskulti:

Elŝulti mp3

de YI TANG

clip_image001[4]Dietistoj opinias, ke taŭga vegetara dieto kun sufiĉa nutraĵo estas bona por sano kaj utila por preventi kaj kuraci iujn malsanojn.

Medicina esploro pri tio montras, ke vegetara dieto povas malaltigi homan kolesterolo-indicon. La indico de malpli ol 220 miligramoj de kolesterolo en sango de ordinarulo estas normala, kaj ju pli malalta ĝi estas des pli bona. La kolesterolo-indico de la vegetaruloj estas averaĝe 158 miligramoj, dum tiu de la kompare viandmanĝuloj 180 miligramoj.

Longtempa manĝado vegetara povas malaltigi sangopremon. La sangopremo de la homoj ĝenerale altiĝas kun la altiĝo de aĝo. Sed ju pli longe oni manĝas vegetare, des malpli altiĝas la sangopremo pro aĝoaltiĝo.

Nur 16 procentoj de la vegetarano suferas retinan sklerozon, dum 40 procentoj de la viandmanĝantoj suferas tiun malsanon.

Krome, vegetara dieto estas bona por beligo de la vizaĝo. Ĝi povas elimini malutilaĵojn en sango. Longtempaj vegetaranoj estas vivecaj kaj viglaj. Iliaj visceroj bone funkcias, ilia haŭto estas delikata kaj glata, kaj iliaj vangoj estas brile ruĝaj.

Vegetara dieto povas iom alkaligi la sangon, kaj vigligi la metabolon. Tio povas forkonsumi tro multajn grasojn kaj sukerojn en la korpo kaj kuraci korpulentecon.

Tamen longtempa manĝado de vegetara dieto ankaŭ havas mankojn, ekzemple:

1. Kaŭzi fer-mankan anemion. Estas malfacile por la homa korpo asimili feron en vegetaĵoj. Kvankam vegetaĵoj enhavas pli multan feron ol viandojn, tamen mankas al la vegetarano multe da fero.

2. Kaŭzi mankon de vitamino B12. Vitamino B12 estas necesa por sango-farado kaj nervaj sistemoj. Vitamino B12 preskaŭ ekzistas nur en manĝaĵoj el animaloj. Tial, la vegetaranoj devas aldoni al si vitaminon B12.

3. Kaŭzi mankon de kalcio al vegetaranoj, kiuj prenas nenian manĝaĵon el animalo kaj asimilas tro malmulte da kalcio. Tial, tiaj homoj devas havigi al si necesan kvanton da kalcio.

Kvankam longe manĝi vegetare iom malutilas al la sano, tamen en la lastaj jaroj, vegetarismo modiĝis ĉe la ĉinaj urbanoj. Kaj la tradiciaj vegetaraj restoracioj ŝanĝiĝas multe. En la pasinteco, la ĉinaj vegetaraj manĝoj estis simplaj, sed nun krom toŭfuaĵoj, estas ankaŭ manĝoj el legomoj kaj diversaj fungoj. Ili gustas bone kaj plaĉas al popolamasoj.

1. Kio estas vegetarismo?

clip_image003[4]Estas tri varioj de vegetarismo: plena vegetarismo, lakt-ova vegetarismo kaj lakta vegetarismo. La plena vegetarismo estas ankaŭ nomata rigora vegetarismo aŭ pura vegetarismo. La dieto permesas nur vegetaĵojn. Lakt-ova vegetarismo estas ankaŭ nomata nerigora vegetarismo, kaj la dieto permesas lakton kaj ovon. La lakta vegetarismo permesas manĝi laktaĵoj. Laŭ la konsisto de la nutraĵoj, nerigora vegetarismo estas pli bona ol la rigora. Rigora vegetarismo estas malbona por gravedulinoj, malsanuloj kaj maljunuloj, ĉar ili ne povas akiri sufiĉajn nutraĵojn el la dieto de rigora vegetarismo.

2. Vegetarano

En la reala vivo estas multe da vegetaranoj divideblaj en tri specojn:

La unua praktikas vegetarismon pro religia kredo. Multaj religioj havas doktrinon kiu ne permesas manĝi viandaĵojn. Ekzemple, budhismo malpermesas ke la bonzoj kaj bonzinoj manĝu viandon. Ankaŭ iuj budhismaj kredantoj manĝas nur vegetaraĵojn. Iliaj manĝaĵoj estas simplaj, nur el legomoj, toŭfuaĵoj, fruktoj kaj grenoj.

La dua praktikas vegetarismon pro sano. Studado montras, ke vegetarismo estas grava por preventi hipertension, koronarian kormalsanon, obezecon, kalkuluson, diabeton, tumorojn k.t.p. Multe da vegetaranoj opinias, ke subnutreco kaŭzita de vegetarismo estas neglektebla kompare kun tiuj malsanoj.

La tria praktikas vegetarismon por protekti la medion. Iuj opinias, ke bredi por viandaj animaloj konsumas multe da energio, dum vegetara dieto povas ŝpari energion, mildigi median polucion, utilas al protekto de la medio. Krome, la animalaj protektistoj opinias, ke mortigi animalojn estas kruela ago, kontraŭ la homa civilizacio.

El Popola Ĉinio

***

Mia opinio

Mi estas vegetarano pro tiu lasta motivo: mi opinias, ke ni ne havas la rajton mortigi bestojn. Kompreneble vegetarismo povas esti malsana dieto. Sed sendube ĝi ankaŭ povas esti tre sana. Unu el la plej grandaj studoj pri tiu afero, la Oxford Vegetarian Study, analizis milojn da homoj kaj montris, ke ĉe la plej multaj okazoj vegetaranoj estas averaĝe pli sanaj ol nevegetaranoj. Tiu monstras ke, ni ne vere bezonas manĝi viandaĵon. Se ni povas decidi ne manĝi viandon kaj esti sana samtempe, kial mortigi bestojn? Se tute eblas esti tute sana estanta vegetarano, mi nur povas konkludi ke homoj ne mortigas bestojn ĉar ili zorgas pri sia sano - ili vere mortigas bestojn por plezuro. Mi iĝis vegetarano kiam mi pensis: kiu estas pli grava por mi, nura plezuro en mia buŝo aŭ la vivo de la animaloj? Kiam tia penso alvenis ĉe mi, mi decidis neniam plu partopreni tiun amasbuĉadon.

Estas tre malfacila paroli pri tio ĉar multaj homoj havas tre malsamajn opiniojn. Kelkaj sentas sin ofenditaj, aliaj konsideras tion kiel stultaĵo, aliaj ne volas eĉ pensi pri tio, kaj aliaj kredas, ke mortigi animalojn estas unu el la plej teruraj aferoj, kiun homoj faras.

Kia ajn estas via opinio, mi invitas vin spekti la sekvantan filmon. Fakte, mi pensas ke ĉiuj personoj devas vidi ĝin.

Dankon pro via atento.

16/05/2010

La novaj vestoj de la reĝo

Fabelo de Hans Christian Andersen

Se la supra butono ne estas videbla, klaku ĉi tie por aŭskulti:

Elŝulti mp3

Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras: "Li estas en la konsilanejo", oni tie ĉi ĉiam diradis: "La reĝo estas en la vestejo."

En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje; ĉiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia ofico aŭ estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj.

"Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj!" pensis la reĝo; "havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi!" Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.

Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kej la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.

"Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!" ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.

"Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!" pensis la reĝo, "li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li!"

Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi!" ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, "mi nenion povas vidi!" Sed li tion ĉi ne eldiris.

La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

"Mia Dio!" li pensis, "ĉu mi estas malsaĝa? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! Ĉu mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon!"

"Nu, vi ja nenion diras!" rimarkis unu el la teksantoj.

"Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma!" diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. "Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!"

"Tre agrable al ni!" diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis; por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.

Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis an sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj.

La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.

"Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo?" diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.

"Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki!" Tiel li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. "Jes, ĝi estas rava!" li diris al la reĝo.

Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.

Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.

"Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj!" kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon.

"Kio tio ĉi estas!" pensis la reĝo, "mi ja nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa? ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre bela", diris tiam la reĝo laŭte, "ĝi havas mian plej altan aprobon!" Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo: "Ho, ĝi ja estas tre bela!" Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. "Rava, belega, mirinda!" ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.

La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris: "Nun la vestoj estas pretaj!"

La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris: "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!"

"Jes!" diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

"Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Rega Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn."

La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas - tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto - kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.

"Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas!" ĉiuj kriis, "Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!"

"Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado!" raportis la ĉefa ceremoniestro.

"Nu, mi estas en ordo!" diris la reĝo. "Ĉu ĝi ne bone sidas?" Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: "Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!" Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.

"Sed li ja estas tute ne vestita!" subite ekkriis unu malgranda infano. "Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco!" diris la patro; kaj unu al la alia murmuretis, kion la infano diris.

"Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita!" kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis: "Nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio!" Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.

10/05/2010

Stelo manĝas sian planedon!

Elŝulti mp3

02-an de marto, 2010.

Astrofizikistoj ekvidis, kiel stelo “manĝadas” la propran planedon. La artikolo aperis in Nature. La scientistoj ekinteresiĝis pri sistemo WASP-12 en la konstelacio Koĉero.
Tiu sistemo enhavas planedon WASP-12b malkovritan en 2008, kiu faras rotacion dum 1,1 tago. Laŭ scientistoj la planedo estas forte “disblovita” – ĉe maso 1,4 de Jupitera maso ĝi havas diametron 1,8 de Jupitero. Tiuj proporcioj estas rezulto de forcoj alfluaj kiuj kaŭzas naskiĝon de multa varmo, kiu “disblovas” la planedon.

La kalkuloj montras, ke la planedo havas formon elipsan kaj parto de ĝia materio transfluas kun granda rapideco al la stelo. Laŭ scientistoj la WASP-12b malaperos definitive ĉirkaŭ post 10 milionoj da jaroj.

Fonto: http://www.lenta.ru/news/2010/02/26/exoplanet/ (en la rusa)

Proponis Ivano Kossey.

(Eventeo)

09/05/2010

Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj

Elŝulti mp3

RUSIO - 26-an de marto, 2010.

La scientistoj deĉifris mitokondran DNA-n de nova speco de homo. La artikolo de la fakuloj estas publikigita en la revuo Nature, mallonge en portalo Nature News.

La relikvoj de osto el kiuj oni ekstraktigis la nukleajn acidojn, estis trovita dum esplorfosadoj en kaverno de Deniso, provinco Altajo en Rusio (Siberio suda) en jaro 2008. La aĝo taksita de osto estas 38-40 miloj da jaroj. La scientistoj rusaj, kiuj malkovris la oston, supozis, ke ĝi apartenis al neantertalulo, ĉar ties relikvojn oni trovadis jam en la provinco Altajo. La fakuloj transdonis la oston al kolegoj en Instituto Max Planck en Germanio. La estro de la grupo de esploristoj en Germanio estis Svante Paabo – kune kun kolegoj li plene deĉifris en 2009 la genomon de neandertalulo.

Paabo kaj liaj kolegoj sukcesis estrakti el la osto transdonita la DNA-n mitokondrian kaj deĉifri ĝin. La DNA mitokondria lokiĝas ne en ĉelkerno, sed en organeloj ĉelaj – mitokondrioj. La DNA mitokondria heredas nur laŭ linio patrina. Mitokondrioj devenas el bakterioj kaj tial parte konservis la propran genomon. Ĝi estas malplia ol kerna genomo, tial ĝi povas esti ekstraktita pli facile.

La esploristoj germanaj komparis la DNA-n mitokondrian el la osto trovita en kaverno de Deniso, kun DNA mitokondria de homoj nunaj kaj neandertalaj. La diferenco kun homoj nunaj faras 385 nukleotidojn, kun neandertalaj 202 nukleotidojn. La diferenco tiom granda indikas, ke temas pri speco homa nekonata. La fakuloj pensas, ke ĝi separiĝis el antaŭulo komuna ĉirkaŭ antaŭ miliono da jaroj. Se la konkludoj de Paabo kaj kolegoj konfirmiĝos, la reprezentanto “altaja” de Homo estos la unua parenco de Homo Sapiens identigita per DNA.

Fonto: http://www.lenta.ru/news/2010/03/25/homo/ (en la rusa)
Artikolo sendita de Ivano Kossey.

(Eventeo)

Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

Elŝulti mp3

La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn. Ekde julio 2008 la paĝaro de Amikumu.com ne plu funkcias. Kelkajn tagojn post la lanĉo, la nova retejo Esperanto.com jam havas pli ol 250 membrojn*. Libera Folio petis ke Dima Ŝevĉenko, denaska esperantisto kaj unu el la aktivuloj, rakontu pri la celo de la projekto.

Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

Libera Folio: Kiel vi sukcesis ricevi la adreson esperanto.com, kiu ŝajne estis dum multaj jaroj rezervita?

Dima Ŝevĉenko: - Unu el niaj teamanoj, usona esperantisto, elaĉetis ĝin ĉe la antaŭa posedanto kontraŭ sufiĉe alta prezo.

Kiajn perspektivojn vi planas por la retejo?

- Unue ni devas fini "beta-testadon" kaj solvi plurajn teknikajn demandojn de la uzantoj, kiuj ĉiutage aliĝas kaj poste ni malkovros la planojn.

Kiel ĝi diferencas de aliaj sociaj retejoj kiuj havas esperantan interfacon, ekzemple de Ipernity, kie kolektiĝas multaj esperantistoj, aŭ de Facebook?

- Unue ĝi havas la adreson Esperanto.com, kio jam gravas. Due, tio estas virtuala komunumo, kiun kreas esperantistoj nur por esperantistoj. La sola laborlingvo de la teamo kaj lingvo de ĉiuj servoj estas Esperanto. Kiom da esperantistoj estas nun en Facebook aŭ Ipernity? Neniu precize scias. Sed ni ja scias, ke hodiaŭ ĉi-sekunde ĉe esperanto.com ili estas 221, kaj "oficiala beta-versio" aperis nur kelkajn tagojn antaŭe.

Kial laŭ vi indas, ke esperantistoj kolektiĝu en aparta retejo, kaj ne en diverslingvaj retejoj?

- Kiel mi menciis en la antaŭa respondo, esperantistoj almenaŭ volas scii kiom da ili proksimume estas en la reto. Ni strebas provi doni al esperantistoj eblecon ne perdiĝi en la amaso de aliaj uzantoj (kiel tio okazas, ekzemple en facebook). Krome ni volas estonte doni al esperanta komunumo eblecon elekti tiujn servojn, kiujn ili specife bezonas kaj esti sendependa de politiko de neesperantistaj sociaj retoj.

Ĉu esperanto.com povas interagi kun aliaj sociaj retejoj - ekzemple, ĉu eblas iel ligi ĝin kun jam ekzistantaj kontoj en Facebook aŭ en Twitter?

- Dume ne, sed eble tiu ebleco aperos.

Ĉu vi iel inspiriĝis de Amikumu.com?

- De Amikumu.com - ne.

Ĉu vi planas kunlaboron kun aliaj retejoj?

- Jes, ni planas kaj kunlaboras. Ekzemple, ni planas eble integrigi klaku.net, esperanto.info kaj mondakalendaro.org en la nunan sistemon de esperanto.com. Nia teamo kunlaboras pri evoluigado de Esperanta-versio de EMS Drupalo (drupalo.org), kiun jam uzas multaj esperantistoj. Ni havas konstantan kontakton kun estroj de pluraj esperantistaj retejoj kaj ĉiam pretas kunlabori.

Kiom da teamanoj estas? Kiel longe vi laboras pri la projekto?

- Ni komencis labori antaŭ proksimume unu jaro, sed aktive laboras eble lastajn kelkajn monatojn. Teamanoj nun estas kvin.

Ĉu vi konsideris, ke la adreso esperanto.com eble pli bone taŭgus por informa retejo pri Esperanto?

Ni uzos por informa retejo - esperanto.info.

(Libera Folio)

*Hodiaŭ, kelkajn semajojn post la lanĉo, Esperanto.com havas pli ol mil membrojn.

Superrigardo pri muziko en Esperanto


Elŝulti mp3

Ofte ignorata sed tamen daŭre kreskanta: muziko en la internacia planlingvo

Esperanto servas kiel ilo por komunikado inter homoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Tio inkluzivas ne nur skribadon aŭ paroladon, sed ankaŭ kantadon. Kulturo ne estas aŭtomate limigita al certa lando. Al Esperanto-muziko kontribuas homoj el diversaj partoj de la mondo.

La Sveda rokgrupo Persone ekde pli ol 15 jaroj ravas sian publikon per melodiaj gitaroj kaj elstaraj tekstoj. Pli trankvilan kaj melankolian sonon preferas la kantaŭtoroj duopo Ĵomart & Nataŝa, kiu origine venas el Kazaĥio. Esperanto Desperado, Dana-Bosna-Pola grupo, ofertas buntan stilmikson el rokmuziko, baladoj kaj skao. La repertuaro de "La Kuracistoj" konsistas el tradukoj de germana punkrokmuziko. Itala ensemblo en 1997 surscenigis la unuan muzikspektaklon en Esperanto. La muzikisto JoMo el Francio interpretas en pli ol 20 lingvoj, inter ili Esperanto, kantojn el diversaj Eŭropaj landoj, dum la Usonano Radikulo havas la bluson en Esperanto. La Nederlanda folklorgrupo Kajto invitas dum siaj koncertoj al kunkantado kaj dancado. Dennis Rocktamba el la Demokratia Respubliko Kongo rakontas en siaj regeo-kantoj pri la mondo el la perspektivo de Afrikano.

De la leĝeraj pecoj de la Brazila grupo Merlin ĝis la malhela metalroka sono de Krio de Morto el Pollando: Dum la pasintaj jaroj la Esperanto-muziksceno iĝis pli multfaceta ol iam ajn, montrante impresan diversecon rilate al la stilo, influoj kaj devenlandoj.

Hodiaŭ en Esperanto ekzistas sinfonioj same kiel diversaj varioj de ĵazo; milda popmuziko same kiel laŭta punko. La en 2003 aperinta kompilo "Elektronika Kompilo" prezentas kun 10 artistoj el 8 Eŭropaj kaj Sudamerikaj landoj superrigardon pri la novaj elektronikaj muzikstiloj. Gravan rolon ĉe la ekesto kaj produktado de novaj KDoj ludas la Franca diskeldonejo Vinilkosmo, kiu komplete specialiĝis pri Esperanto-muziko.

Dank’ al la interreto, neniam estis tiom facile malkovri Esperanto-muzikon ol hodiaŭ. En la TTT troviĝas multegaj senpage kaj legale elŝuteblaj MP3-dosieroj kaj videoj de koncertoj kaj surbendigseancoj.

(teksto de Gunnar Fischer)

Esperanto Info

08/05/2010

La Naskiĝo de Esperanto


Elŝulti mp3

Letero de Ludoviko Lazaro Zamenhof adresita al N. Borovko en 1896 en la rusa lingvo.
Tradukis al Esperanto V. Garlet.

Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de l’momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al Vi pli-malpli konata; cetere ĉi tiun periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al Vi tial en ĝeneralaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo.

Estos por mi malfacile rakonti al Vi ĉion tion ĉi detale, ĉar multon mi mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian vivon, aperis ĉe mi – estas ridinde ĝin diri--en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵo, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro la mondo" ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la "grandaĝaj" posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos ĉi tiun malbonon.

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ĉio ne fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉiu okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio) mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de la lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun sia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun siaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj",--kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en la infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan, la simpleco de la gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝi min al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "Ŝvejcarskaja" (Drinkejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditorskaja" (Sukeraĵejo). Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

"La problemo estas solvita!"--diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis komparadi vortojn, serĉadi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegan per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. "patrino", "mallarĝa", "tranĉilo" k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam laboradi regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.

Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur konsentos ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa". Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac, ad, ... ba, ca, da, ... e, eb, ec, ... be, ce, ... aba, aca, ... k.t.p.) Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia,--kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la ekvivigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

"Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp' está!
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá."

(En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas").

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5/17-a de decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum 5 1/2 jaroj de mia estado en la universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo--la jaroj de studento--pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo, kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj ("Mia penso") mi metis poste en la unuan broŝuron eldonitan de mi; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, en kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ŝajnis stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon,--kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi jam ŝajnis, ke la lingvo estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je", la elasta verbo "meti", la neŭtrala, sed difinita finiĝo "aŭ" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas por la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; sed la praktiko ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan "ion", la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan "spiriton". (La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed per multepeza, malagrabla stilo,--dume la esperantistoj pli spertaj skribas per stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, ŝanĝiĝos; sed se la unuaj esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, ĉiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.)--Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: "via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo". Sed ĉar la "mondo" ne estas ebla sen antaŭaj apartaj "unuoj", la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam ĝia utileco fariĝos por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu la lingvo jam estas akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensadis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon,--alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia "ŝlosilo", kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete ordigitaj elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi ekpensadis jam pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis serĉadi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj laste rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi ne havos plu la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi metas sur la karton la tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj . . . mi transiris Rubikonon.

01/05/2010

Pri Esperanto


Elŝulti mp3

Esperanto estas lingvo kun regula gramatiko, sen esceptoj. La radikoj de la vortoj, finaĵoj, prefiksoj kaj sufiksoj estas sen esceptoj. El ĉi tio sekvas notinda avantaĵo por la rapida lernado kaj perfekta esprimo de la pensoj.

Tre frue ĉiu lernanto povas diri: Mi parolas Esperante. Aŭ: Mi parolas iomete. Kaj vi? Vi povas respondi: Mi parolas iomete. Nun mi ekzercas min nur en la prononco.

La iniciatinto de Esperanto estis la juna medicinisto-okulisto Doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof, aŭtoro de la unua gramatiko (en mil okcent okdek sep – 1887). Eble iu jam diris al vi, antaŭ statuo en placo de via urbo: Tiu estas la fondinto de Esperanto.

La internacia lingvo devas esti sen diskriminacio. Do, ĝi devas esti neŭtrala lingvo. Neniu nacia lingvo taŭgas por esti internacia. Jen la devizo de la esperantistaro: "Por ĉiu popolo sia idiomo, Esperanto por ĉiuj popoloj".

Esperanto estas la lingvo de la internacia kulturo. Nia unua cirklo kun propraj uzoj kaj kutimoj estas la familio. Poste venas la cirklo de amikoj, la urbo, la regiono, la provinco, la nacio. Fine venas la internacia cirklo. Via personeco ne estos kompleta, se vi forgesos la homaron.

Ni uzu do la verdan stelon de Esperanto sur nia brusto. Vidu, mi havas verdan stelon; do mi estas esperantisto.

(Baza Esperanto - Evaldo Pauli)

Quem sou eu