09/05/2010

Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

Elŝulti mp3

La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn. Ekde julio 2008 la paĝaro de Amikumu.com ne plu funkcias. Kelkajn tagojn post la lanĉo, la nova retejo Esperanto.com jam havas pli ol 250 membrojn*. Libera Folio petis ke Dima Ŝevĉenko, denaska esperantisto kaj unu el la aktivuloj, rakontu pri la celo de la projekto.

Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

Libera Folio: Kiel vi sukcesis ricevi la adreson esperanto.com, kiu ŝajne estis dum multaj jaroj rezervita?

Dima Ŝevĉenko: - Unu el niaj teamanoj, usona esperantisto, elaĉetis ĝin ĉe la antaŭa posedanto kontraŭ sufiĉe alta prezo.

Kiajn perspektivojn vi planas por la retejo?

- Unue ni devas fini "beta-testadon" kaj solvi plurajn teknikajn demandojn de la uzantoj, kiuj ĉiutage aliĝas kaj poste ni malkovros la planojn.

Kiel ĝi diferencas de aliaj sociaj retejoj kiuj havas esperantan interfacon, ekzemple de Ipernity, kie kolektiĝas multaj esperantistoj, aŭ de Facebook?

- Unue ĝi havas la adreson Esperanto.com, kio jam gravas. Due, tio estas virtuala komunumo, kiun kreas esperantistoj nur por esperantistoj. La sola laborlingvo de la teamo kaj lingvo de ĉiuj servoj estas Esperanto. Kiom da esperantistoj estas nun en Facebook aŭ Ipernity? Neniu precize scias. Sed ni ja scias, ke hodiaŭ ĉi-sekunde ĉe esperanto.com ili estas 221, kaj "oficiala beta-versio" aperis nur kelkajn tagojn antaŭe.

Kial laŭ vi indas, ke esperantistoj kolektiĝu en aparta retejo, kaj ne en diverslingvaj retejoj?

- Kiel mi menciis en la antaŭa respondo, esperantistoj almenaŭ volas scii kiom da ili proksimume estas en la reto. Ni strebas provi doni al esperantistoj eblecon ne perdiĝi en la amaso de aliaj uzantoj (kiel tio okazas, ekzemple en facebook). Krome ni volas estonte doni al esperanta komunumo eblecon elekti tiujn servojn, kiujn ili specife bezonas kaj esti sendependa de politiko de neesperantistaj sociaj retoj.

Ĉu esperanto.com povas interagi kun aliaj sociaj retejoj - ekzemple, ĉu eblas iel ligi ĝin kun jam ekzistantaj kontoj en Facebook aŭ en Twitter?

- Dume ne, sed eble tiu ebleco aperos.

Ĉu vi iel inspiriĝis de Amikumu.com?

- De Amikumu.com - ne.

Ĉu vi planas kunlaboron kun aliaj retejoj?

- Jes, ni planas kaj kunlaboras. Ekzemple, ni planas eble integrigi klaku.net, esperanto.info kaj mondakalendaro.org en la nunan sistemon de esperanto.com. Nia teamo kunlaboras pri evoluigado de Esperanta-versio de EMS Drupalo (drupalo.org), kiun jam uzas multaj esperantistoj. Ni havas konstantan kontakton kun estroj de pluraj esperantistaj retejoj kaj ĉiam pretas kunlabori.

Kiom da teamanoj estas? Kiel longe vi laboras pri la projekto?

- Ni komencis labori antaŭ proksimume unu jaro, sed aktive laboras eble lastajn kelkajn monatojn. Teamanoj nun estas kvin.

Ĉu vi konsideris, ke la adreso esperanto.com eble pli bone taŭgus por informa retejo pri Esperanto?

Ni uzos por informa retejo - esperanto.info.

(Libera Folio)

*Hodiaŭ, kelkajn semajojn post la lanĉo, Esperanto.com havas pli ol mil membrojn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário