06/06/2010

Aleksandro Macedona

Se vi ne povas vidi la supran butonon, klaku ĉi tie por aŭskulti.

Orienta historia legendo el V. JABEC.

Granda regxo ekregis en Grekujo; "Aleksandro Macedona" li estis nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn. Kaj liaj pensoj alte levigxis super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub la cxielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel ekzemple nagxanta pomo en vazo da akvo.

Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie trovigxas la oro kaj kie regas virinoj, kiuj ankaux batalas kun siaj malamikoj.

Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis :

—Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro?

—Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj, cxar
mallumaj montegaroj baras la vojon.

—Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne sxangxos, kolere
respondis la regxo; mi devas tie esti, tial donu al mi konsilon.

—Se vi nesxangxeble decidis iri tien, respondis la maljunuloj, ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo, por kiuj ne ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaux tre longajn sxnurojn kaj alligu ilian unu finon al via palaco; veturu, ho regxo, kun via militistaro sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la sxnurojn en la manoj : tiam, se vi ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la sxnuroj veni returne al via regxa palaco.

Tio cxi placxis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj tenis la sxnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro, por batali kun la tie regantaj virinoj.

Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis al li kun la sekvanta parolo :

—Se via honoro estas al vi kara, ne tusxu nin; cxar se vi nin venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos venkita, oni diros ke virino vin mortigis!

   Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La
virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kusxis ora pano.

—Cxu mi satigxos de ora pano? demandis Aleksandro, tion cxi
vidinte.

—Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj;
cxu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis gxin sercxi?

Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj lokoj la sekvantan frazon : "Mi, Aleksandro, estis malsagxulo en la dauxro de mia tuta vivo gxis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis al mi sagxon kaj prudenton". Kaj li reiris kun sia militistaro al sia lando.

En la vojo li sidigxis mangxeti sur la bordo de ia rivero, kaj lavetante salan fisxon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan odoron.

—Tiu cxi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro.

Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laux tiu cxi rivero gxis li venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo.

—Malfermu al mi la pordon! li ekkriis.

—Tio cxi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li vocxo el
interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien cxi!

—Konfesu mian regxan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi
ion, cxar mi estas regxo!

   Apenaux li finis siajn vortojn,—jen ia mano donas al li homan
kapon, li gxin prenis kaj reiris al sia lando.

Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis gxin sur la teleron de pesilo, kaj la telero mallevigxis gxis la tero. Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da argxento kaj oro por gxin mallevi—, sed vane : li ne povis; la tuta argxento kun la oro ne pezis tiom, kiom la kapo.

—Kion gxi signifas? demandis Aleksandro la sagxulojn.

—Gxi estas tial, respondis la sagxuloj, cxar en la kapo sin trovas homa okulo, kiu neniam satigxas je argxento kaj oro.

—Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro.

—Sxutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam gxi nenion vidos kaj
kompreneble nenion deziros.

   Kiam tiu cxi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kusxis la
kapo, tuj levigxis rapide supren.

—Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la sagxuloj havas prudenton ne
homan, sed Dian!

 

Tradukis N. KUSXNIR.

FUNDAMENTA KRESTOMATIO - L. ZAMENHOF

02/06/2010

Astronaŭtoj unuafoje trinkis "urinon"

Se vi ne povas vidi la supran butonon, klaku ĉi tie por aŭskulti:

Eŝulti mp3

Antaǔ nelonge astronaŭtoj en la spacostacio celebris sian unuan trinkadon de akvo recikligita el urino, ŝvito kaj vaporo. Ili kriis "toston", klakigante akvosaketojn, kaj samtempe tostis surteraj laborantoj de la Nacia Aeronaǔtika kaj Spaca Administracio (NASA), kiuj estas trinkantaj ilian recikligitan akvon.

    "La gusto estas bona, kaj indas gustumi," diris usona astronaǔto Michael Barratt.

    Li ŝerce diris, ke la akva etikedo devas esti tiel skribita: "Trinku tion, kiam la reala akvo estas 200 milojn for."

    La sistemo por recikligi urinon estas necesa por astronaǔtoj ĉe la luno kaj la Marso. Ĝi povas ŝpari monon por NASA, ĉar la lasta ne plu bezonas transporti akvon al la stacio per spaconavetoj aǔ portoraketoj.

    La ekipaĵo por recikligi urinon estis transportita al la spacostacio per spacopendolo Peno en la pasinta novembro, tamen la akvo trinkeblas nur post ekzameno de ĝia specimeno surtere.

ESPERANTO.CHINA.ORG.CN

Kiom da specoj de malsanoj ĉina akupunkturo povas kuraci?

Se vi ne povas vidi la supran butonon, klaku ĉi tie por aŭskulti:

Eŝulti mp3

de ZHANG JIANXIN

Kiujn malsanojn akupunkturo povas kuraci? Jen demando prezentata de internacia medicina rondo.

Post 4-jara studo pri kuracado per akupunkturo doktoro Du Yuanhao, vicdirektoro de la Tutlanda Akupunktura Klinika Centro de Ĉinio de la Unua Hospitalo sub la Tianjin-a Universitato de Ĉinaj Medicino kaj Drogoj, kaj lia grupo konkludis, ke la akupunkturo havas kuracan efikon por 461 specoj de malsanoj.

Du Yuanhao montris, ke la akupunkturo povas kuraci multajn malsanojn, tamen ne efikas por ĉiuj malsanoj.

La akupunkturo kuracas malsanojn ĉefe per pikado de kanalaj aŭ nervaj sistemoj. Ĝenerale, tio havas pli bonan efikon en kuracado de malsanoj funkciaj ol la organaj, kaj bone efikas precipe por kuraci malsanojn sportajn kaj sentajn kaj dolorojn.

La rezulto de la studo montras, ke la akupunkturo taŭgas por kuraci malsanojn de sistemoj muskola, skeleta, nerva, digesta, urina, genera, de spiritmova malordo, kaj haŭtajn malsanojn.

ESPERANTO.CHINA.ORG.CN

17/05/2010

Vegetarismo kaj sano

Se vi ne povas vidi la supran butonon, klaku ĉi tie por aŭskulti:

Elŝulti mp3

de YI TANG

clip_image001[4]Dietistoj opinias, ke taŭga vegetara dieto kun sufiĉa nutraĵo estas bona por sano kaj utila por preventi kaj kuraci iujn malsanojn.

Medicina esploro pri tio montras, ke vegetara dieto povas malaltigi homan kolesterolo-indicon. La indico de malpli ol 220 miligramoj de kolesterolo en sango de ordinarulo estas normala, kaj ju pli malalta ĝi estas des pli bona. La kolesterolo-indico de la vegetaruloj estas averaĝe 158 miligramoj, dum tiu de la kompare viandmanĝuloj 180 miligramoj.

Longtempa manĝado vegetara povas malaltigi sangopremon. La sangopremo de la homoj ĝenerale altiĝas kun la altiĝo de aĝo. Sed ju pli longe oni manĝas vegetare, des malpli altiĝas la sangopremo pro aĝoaltiĝo.

Nur 16 procentoj de la vegetarano suferas retinan sklerozon, dum 40 procentoj de la viandmanĝantoj suferas tiun malsanon.

Krome, vegetara dieto estas bona por beligo de la vizaĝo. Ĝi povas elimini malutilaĵojn en sango. Longtempaj vegetaranoj estas vivecaj kaj viglaj. Iliaj visceroj bone funkcias, ilia haŭto estas delikata kaj glata, kaj iliaj vangoj estas brile ruĝaj.

Vegetara dieto povas iom alkaligi la sangon, kaj vigligi la metabolon. Tio povas forkonsumi tro multajn grasojn kaj sukerojn en la korpo kaj kuraci korpulentecon.

Tamen longtempa manĝado de vegetara dieto ankaŭ havas mankojn, ekzemple:

1. Kaŭzi fer-mankan anemion. Estas malfacile por la homa korpo asimili feron en vegetaĵoj. Kvankam vegetaĵoj enhavas pli multan feron ol viandojn, tamen mankas al la vegetarano multe da fero.

2. Kaŭzi mankon de vitamino B12. Vitamino B12 estas necesa por sango-farado kaj nervaj sistemoj. Vitamino B12 preskaŭ ekzistas nur en manĝaĵoj el animaloj. Tial, la vegetaranoj devas aldoni al si vitaminon B12.

3. Kaŭzi mankon de kalcio al vegetaranoj, kiuj prenas nenian manĝaĵon el animalo kaj asimilas tro malmulte da kalcio. Tial, tiaj homoj devas havigi al si necesan kvanton da kalcio.

Kvankam longe manĝi vegetare iom malutilas al la sano, tamen en la lastaj jaroj, vegetarismo modiĝis ĉe la ĉinaj urbanoj. Kaj la tradiciaj vegetaraj restoracioj ŝanĝiĝas multe. En la pasinteco, la ĉinaj vegetaraj manĝoj estis simplaj, sed nun krom toŭfuaĵoj, estas ankaŭ manĝoj el legomoj kaj diversaj fungoj. Ili gustas bone kaj plaĉas al popolamasoj.

1. Kio estas vegetarismo?

clip_image003[4]Estas tri varioj de vegetarismo: plena vegetarismo, lakt-ova vegetarismo kaj lakta vegetarismo. La plena vegetarismo estas ankaŭ nomata rigora vegetarismo aŭ pura vegetarismo. La dieto permesas nur vegetaĵojn. Lakt-ova vegetarismo estas ankaŭ nomata nerigora vegetarismo, kaj la dieto permesas lakton kaj ovon. La lakta vegetarismo permesas manĝi laktaĵoj. Laŭ la konsisto de la nutraĵoj, nerigora vegetarismo estas pli bona ol la rigora. Rigora vegetarismo estas malbona por gravedulinoj, malsanuloj kaj maljunuloj, ĉar ili ne povas akiri sufiĉajn nutraĵojn el la dieto de rigora vegetarismo.

2. Vegetarano

En la reala vivo estas multe da vegetaranoj divideblaj en tri specojn:

La unua praktikas vegetarismon pro religia kredo. Multaj religioj havas doktrinon kiu ne permesas manĝi viandaĵojn. Ekzemple, budhismo malpermesas ke la bonzoj kaj bonzinoj manĝu viandon. Ankaŭ iuj budhismaj kredantoj manĝas nur vegetaraĵojn. Iliaj manĝaĵoj estas simplaj, nur el legomoj, toŭfuaĵoj, fruktoj kaj grenoj.

La dua praktikas vegetarismon pro sano. Studado montras, ke vegetarismo estas grava por preventi hipertension, koronarian kormalsanon, obezecon, kalkuluson, diabeton, tumorojn k.t.p. Multe da vegetaranoj opinias, ke subnutreco kaŭzita de vegetarismo estas neglektebla kompare kun tiuj malsanoj.

La tria praktikas vegetarismon por protekti la medion. Iuj opinias, ke bredi por viandaj animaloj konsumas multe da energio, dum vegetara dieto povas ŝpari energion, mildigi median polucion, utilas al protekto de la medio. Krome, la animalaj protektistoj opinias, ke mortigi animalojn estas kruela ago, kontraŭ la homa civilizacio.

El Popola Ĉinio

***

Mia opinio

Mi estas vegetarano pro tiu lasta motivo: mi opinias, ke ni ne havas la rajton mortigi bestojn. Kompreneble vegetarismo povas esti malsana dieto. Sed sendube ĝi ankaŭ povas esti tre sana. Unu el la plej grandaj studoj pri tiu afero, la Oxford Vegetarian Study, analizis milojn da homoj kaj montris, ke ĉe la plej multaj okazoj vegetaranoj estas averaĝe pli sanaj ol nevegetaranoj. Tiu monstras ke, ni ne vere bezonas manĝi viandaĵon. Se ni povas decidi ne manĝi viandon kaj esti sana samtempe, kial mortigi bestojn? Se tute eblas esti tute sana estanta vegetarano, mi nur povas konkludi ke homoj ne mortigas bestojn ĉar ili zorgas pri sia sano - ili vere mortigas bestojn por plezuro. Mi iĝis vegetarano kiam mi pensis: kiu estas pli grava por mi, nura plezuro en mia buŝo aŭ la vivo de la animaloj? Kiam tia penso alvenis ĉe mi, mi decidis neniam plu partopreni tiun amasbuĉadon.

Estas tre malfacila paroli pri tio ĉar multaj homoj havas tre malsamajn opiniojn. Kelkaj sentas sin ofenditaj, aliaj konsideras tion kiel stultaĵo, aliaj ne volas eĉ pensi pri tio, kaj aliaj kredas, ke mortigi animalojn estas unu el la plej teruraj aferoj, kiun homoj faras.

Kia ajn estas via opinio, mi invitas vin spekti la sekvantan filmon. Fakte, mi pensas ke ĉiuj personoj devas vidi ĝin.

Dankon pro via atento.

16/05/2010

La novaj vestoj de la reĝo

Fabelo de Hans Christian Andersen

Se la supra butono ne estas videbla, klaku ĉi tie por aŭskulti:

Elŝulti mp3

Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras: "Li estas en la konsilanejo", oni tie ĉi ĉiam diradis: "La reĝo estas en la vestejo."

En la granda urbo, en kiu li loĝis, estis tre gaje; ĉiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu ne taŭgas por sia ofico aŭ estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj.

"Tio ĉi estas ja bonegaj vestoj!" pensis la reĝo; "havante tian surtuton, mi ja povus sciiĝi, kiu en mia regno ne taŭgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la saĝajn de la malsaĝaj! Jes, la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi!" Kaj li donis al la ambaŭ trompantoj grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron.

Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kej la plej bonan oron. Tion ĉi ili metadis en siajn proprajn poŝojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj eĉ ĝis profunda nokto.

"Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!" ekpensis la reĝo, sed kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke tiu, kiu estas malsaĝa aŭ ne bone taŭgas por sia ofico, ne povas vidi la ŝtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Ĉiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la ŝtofo havas, kaj ĉiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsaĝa lia najbaro estas.

"Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!" pensis la reĝo, "li la plej bone vidos, kiel la ŝtofo elrigardas, ĉar li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li!"

Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaŭ trompantoj sidis antaŭ la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi!" ekpensis la maljuna ministro, larĝe malfermante la okulojn, "mi nenion povas vidi!" Sed li tion ĉi ne eldiris.

La ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Ĉe tio ĉi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeliĉa ministro uzis ĉiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

"Mia Dio!" li pensis, "ĉu mi estas malsaĝa? tion ĉi mi neniam supozis kaj tion ĉi neniu devas sciiĝi! Ĉu mi ne taŭgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksaĵon!"

"Nu, vi ja nenion diras!" rimarkis unu el la teksantoj.

"Ho, ĝi estas bonega, tre ĉarma!" diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. "Tiu ĉi desegno kaj tiuj ĉi koloroj! Jes, mi raportos al la reĝo, ke ĝi tre al mi plaĉas!"

"Tre agrable al ni!" diris la ambaŭ teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente aŭskultis; por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.

Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili ĉiam ankoraŭ bezonis por la teksaĵo. Ili ĉion metis an sian propran poŝon, en la teksilon ne venis eĉ unu fadeno, sed ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj.

La reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis, sed ĉar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaŭ nenion povis vidi.

"Ne vere, ĝi estas bela peco da ŝtofo?" diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.

"Malsaĝa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne taŭgas por mia bona ofico. Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki!" Tiel li laŭdis la ŝtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia ĝojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. "Jes, ĝi estas rava!" li diris al la reĝo.

Ĉiuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega ŝtofo.

Nun la reĝo mem volis ĝin vidi, dum ĝi estas ankoraŭ sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovis ankaŭ la ambaŭ maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie antaŭe, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per ĉiuj fortoj, sed sen fadenoj.

"Nu, ĉu tio ĉi ne estas efektive belega? diris ambaŭ honestaj oficistoj. Via Reĝa Moŝto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj!" kaj ĉe tio ĉi ili montris sur la malplenan teksilon, ĉar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la ŝtofon.

"Kio tio ĉi estas!" pensis la reĝo, "mi ja nenion vidas! Tio ĉi estas ja terura! Ĉu mi estas malsaĝa? ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, ĝi estas tre bela", diris tiam la reĝo laŭte, "ĝi havas mian plej altan aprobon!" Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol ĉiuj aliaj; tamen ili ĉiam ripetadis post la reĝo: "Ho, ĝi ja estas tre bela!" Kaj ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo la unuan fojon ĉe la solena irado, kiu estis atendata. "Rava, belega, mirinda!" ripetadis ĉiuj unu post la alia kaj ĉiuj estis tre ĝojaj. La reĝo donacis al la ambaŭ trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.

La tutan nokton antaŭ la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Ĉiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la reĝo. Ili faris mienon, kvazaŭ ili prenas la ŝtofon de la teksiloj, tranĉadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris: "Nun la vestoj estas pretaj!"

La reĝo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaŭ trompantoj levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus, kaj diris: "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio ĉi estas ja la plej grava eco!"

"Jes!" diris ĉiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, ĉar nenio estis.

"Via Reĝa Moŝto nun volu plej afable demeti viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Rega Moŝto tie ĉi antaŭ la spegulo vestos la novajn."

La reĝo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaŭ ili vestas al li ĉiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaŭ estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaŭ ili ion alligas - tio ĉi devis esti la trenaĵo de la vesto - kaj la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo.

"Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas!" ĉiuj kriis, "Kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo!"

"Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Reĝa Moŝto en la parada irado!" raportis la ĉefa ceremoniestro.

"Nu, mi estas en ordo!" diris la reĝo. "Ĉu ĝi ne bone sidas?" Kaj ankoraŭ unu fojon li turnis sin antaŭ la spegulo, ĉar li volis montri, ke li kvazaŭ bone observas sian ornamon.

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: "Ho, ĉielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la reĝo! Kian belegan trenaĵon li havas al la surtuto! kiel bonege ĉio sidas!" Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, ĉar alie li ja ne taŭgus por sia ofico aŭ estus terure malsaĝa. Nenia el la vestoj de la reĝo ĝis nun havis tian sukceson.

"Sed li ja estas tute ne vestita!" subite ekkriis unu malgranda infano. "Ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco!" diris la patro; kaj unu al la alia murmuretis, kion la infano diris.

"Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita!" kriis fine la tuta popolo. Tio ĉi pikis la reĝon, ĉar al li jam mem ŝajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis: "Nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti ĉe sia opinio!" Li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran, kaj la ĉambelanoj iris kaj portis la trenaĵon, kiu tute ne ekzistis.

10/05/2010

Stelo manĝas sian planedon!

Elŝulti mp3

02-an de marto, 2010.

Astrofizikistoj ekvidis, kiel stelo “manĝadas” la propran planedon. La artikolo aperis in Nature. La scientistoj ekinteresiĝis pri sistemo WASP-12 en la konstelacio Koĉero.
Tiu sistemo enhavas planedon WASP-12b malkovritan en 2008, kiu faras rotacion dum 1,1 tago. Laŭ scientistoj la planedo estas forte “disblovita” – ĉe maso 1,4 de Jupitera maso ĝi havas diametron 1,8 de Jupitero. Tiuj proporcioj estas rezulto de forcoj alfluaj kiuj kaŭzas naskiĝon de multa varmo, kiu “disblovas” la planedon.

La kalkuloj montras, ke la planedo havas formon elipsan kaj parto de ĝia materio transfluas kun granda rapideco al la stelo. Laŭ scientistoj la WASP-12b malaperos definitive ĉirkaŭ post 10 milionoj da jaroj.

Fonto: http://www.lenta.ru/news/2010/02/26/exoplanet/ (en la rusa)

Proponis Ivano Kossey.

(Eventeo)

09/05/2010

Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj

Elŝulti mp3

RUSIO - 26-an de marto, 2010.

La scientistoj deĉifris mitokondran DNA-n de nova speco de homo. La artikolo de la fakuloj estas publikigita en la revuo Nature, mallonge en portalo Nature News.

La relikvoj de osto el kiuj oni ekstraktigis la nukleajn acidojn, estis trovita dum esplorfosadoj en kaverno de Deniso, provinco Altajo en Rusio (Siberio suda) en jaro 2008. La aĝo taksita de osto estas 38-40 miloj da jaroj. La scientistoj rusaj, kiuj malkovris la oston, supozis, ke ĝi apartenis al neantertalulo, ĉar ties relikvojn oni trovadis jam en la provinco Altajo. La fakuloj transdonis la oston al kolegoj en Instituto Max Planck en Germanio. La estro de la grupo de esploristoj en Germanio estis Svante Paabo – kune kun kolegoj li plene deĉifris en 2009 la genomon de neandertalulo.

Paabo kaj liaj kolegoj sukcesis estrakti el la osto transdonita la DNA-n mitokondrian kaj deĉifri ĝin. La DNA mitokondria lokiĝas ne en ĉelkerno, sed en organeloj ĉelaj – mitokondrioj. La DNA mitokondria heredas nur laŭ linio patrina. Mitokondrioj devenas el bakterioj kaj tial parte konservis la propran genomon. Ĝi estas malplia ol kerna genomo, tial ĝi povas esti ekstraktita pli facile.

La esploristoj germanaj komparis la DNA-n mitokondrian el la osto trovita en kaverno de Deniso, kun DNA mitokondria de homoj nunaj kaj neandertalaj. La diferenco kun homoj nunaj faras 385 nukleotidojn, kun neandertalaj 202 nukleotidojn. La diferenco tiom granda indikas, ke temas pri speco homa nekonata. La fakuloj pensas, ke ĝi separiĝis el antaŭulo komuna ĉirkaŭ antaŭ miliono da jaroj. Se la konkludoj de Paabo kaj kolegoj konfirmiĝos, la reprezentanto “altaja” de Homo estos la unua parenco de Homo Sapiens identigita per DNA.

Fonto: http://www.lenta.ru/news/2010/03/25/homo/ (en la rusa)
Artikolo sendita de Ivano Kossey.

(Eventeo)